42. AERO ESTAS NECESA
En la lernejo, la instruisto faris lecionon pri la aero. Li eksplikis: kio estas aero, el kio ĝi konsistas, kaj pro kio ĝi estas necesa en la naturo.
Subite, li vidis, ke unu el la lernantoj tute ne estas atenta pri liaj paroloj.
“Hans!” li vokis severe, “ĉu vi ne atentis pri tio, kion mi ĵus eksplikis?”
”Tamen, jes, sinjor’ instruisto,” respondis Hans, surprizita.
“Nu, tiam diru al mi,” daŭrigis la instruisto, “kial la aero estas tiel grava por la homo?”
“Ĉar,” balbutis Hans, “ĉar sen aero, oni ne povus plenblovi la aerotubojn de la bicikloj kaj la aŭtomobiloj.”