44. MALSATA MASONISTO VOLIS MANĜI BULKON
Masonisto staris sur skafaldo, antaŭ domo, por masoni la fasadon. Ĉar li malsatis, li vokis gapantan knabon, kiu staris sur la strato, kaj diris: “Ĉu vi volas iri al la panovendejo kaj aĉeti bulkon por mi?”
“Jes, volonte,” diris la knabo.
La masonisto ĵetis moneron al li, kaj diris: “Jen unu franko. Aĉetu du bulkojn kaj, rekompence, gardu unu por vi.”
Post kvin minutoj, la knabo revenis manĝante sian bulkon kaj diris: ”Mi redonas 50 centimojn al vi; restis tie nur unu bulko.”