45. GIGANTA SERPENTO
Dum la ĉiujara amuza foiro en la germana urbo Neustadt, la vizitantoj povis vidi multajn kuriozaĵojn kaj strangaĵojn.
”Venu, gesinjoroj; miru kaj admiru!” laŭte vokis la posedanto de mistera budo. “Ĉi tie, vi povas vidi unikan serpenton, el Hindio. Ĝia mezuro estas sep metroj de la kapo ĝis la vosto, kaj ok metroj de la vosto ĝis la kapo, entute: dekkvin metroj.”
“Tio estas sensencaĵo,” diris Boris al sia kamarado Udo, “kiel iu serpento povas esti pli longa de la vosto ĝis la kapo, ol de la kapo ĝis la vosto?”
“Kial ne?” opiniis Udo, “de Pasko ĝis Kristnasko ja ankaŭ estas pli longe, ol de Kristnasko ĝis Pasko!”