46. ĈU RABISTO SUB
Erna, dekdujara knabino, babilis kun sia samaĝa najbaro Hugo.
Ŝi rakontis al sia ludokunulo, ke ŝi estas eksterordinare timanta.
“Vespere,” ŝi diris, “kiam noktiĝas, mi ne kuraĝas eliri sola el la domo, eĉ por iri nur en la ĝardenon antaŭ la pordo.”
“Ĉu vere?” demandis Hugo mirante.
“Jes, estas vere,” konfirmis Erna. ”Kaj nokte, en mia dormoĉambro, mi ĉiam sentas teruran timon. Tial, mi ofte ne povas endormiĝi.”
”Kial, do, vi sentas tian timon?” demandis Hugo, ”pro kio vi timas?”
”Ho, mi timas pro rabistoj kaj murdistoj, kiajn oni ofte vidas en la televido,” klarigis Erna. “Almenaŭ dekfoje mi rigardas sub mian liton, ĉu ne estas krimulo, kiu sin kaŝas tie.”
“Nu, ekzistas rimedo,” asertis Hugo, “por kuraci vin de tiu senkaŭza timo.”
”Ĉu vi kredas?” demandis Erna, plena je espero.
”Jes. Estas simple,” daŭrigis Hugo, ”prenu segilon kaj forsegu la kvar piedojn de via lito!”