47. DIKAJ HAJLEROJ
Bob renkontis sian kamaradon Stef.
”Bela vetero, hodiaŭ,” diris Bob.
“Jes, efektive,” diris Stef, “pli bela ol hieraŭ, sur la montaro.”
“Ĉu vi estis sur la montaro?” demandis Bob.
“Jes,” konfirmis Stef: “mi faris ekskurson, kaj mi marŝis dum kvin horoj, kun peza tornistro sur la dorso.”
“Kia estis la vetero, tie supre?” volis scii Bob.
“Unue, ĝi estis bela, eĉ belega,” eksplikis Stef. “Sed poste, venis nigraj nuboj, kaj subite fulmis kaj tondris.
“Vere domaĝe,” diris Bob. “Ĉu pluvis?”
”Kompreneble,” respondis Stef. ”Ne nur pluvis; eĉ pluvegis kaj hajlis. Falis hajleroj kiel ovoj!”
”Kiel ovoj??” miris Bob. ”Ĉu kiel kolombo-ovoj aŭ eble eĉ kiel kokino-ovoj?”
”Ho ne,” ridis Stef, ”nur kiel formiko-ovoj...”