50. ILI RICEVAS BEBOJN
La sesjara lernantino Ulla alvenis post la 10-a horo al la klasoĉambro.
La instruistino estis tre malkontenta pro tio. Kun severa voĉo, ŝi demandis al Ulla: “Kial vi ne alvenis akurate al la lernejo?”
“Pardonu al mi,” respondis la etulino, “mi ne povis veni pli frue, ĉar hodiaŭ ni ricevis bebojn.”
“Kion vi rakontas?” ekkriis la instruistino, “vi ricevas bebojn?”
“Jes, sinjorino,” klarigis Ulla, “jam naskiĝis unu!”