54. ĈU
En iu dimanĉo, onklo Oskar kaj onklino Bertha faris viziton al la gepatroj de Rolf.
Post la tagmeza manĝo, Rolf, liaj gepatroj kaj la geonkloj promenis iomete en la ĝardeno, apud la domo. Dum la promenado, Rolf iris apud la onklino, kaj subite li demandis ŝin: “Onklino Bertha, diru, ĉu vi iam estis filmo-stelulino?”
La onklino tre miris: “Kial vi faris tiun demandon? Ĉu vi trovas min tiel bela?”
”Ne, onklino,” eksplikis la nevo, ”mi nur pensis ke, tiam, vi ricevis vian Oskar-on.”