55. TRO ALTA TEMPERATURO
En la monato Julio, onklino Herta loĝanta en vilaĝo, skribis al sia dekdujara nevo Fred en Lyon: “Mia kara nevo! Ĉar nun estas la tempo de la ferioj, vi povas pasigi kelkajn tagojn ĉe ni, sur la kamparo. Baldaŭ, estos la fojno-rikolto, kaj vi povos helpi al ni. La vetero estas tre bela. Sed, nuntempe, estas iom varme; la temperaturo estas 35 gradoj en la ombro. Respondu al mi, kara Fred, ĉu vi volas veni! Via onklino Herta.”
Post kiam Fred legis tiun leteron, li diris al sia okjara frateto Gil: “Se la temperaturo estas tiel alta en la ombro, mi certe multe ŝvitos tie... Mi ne multe ŝatas tion.”
“Nu,” diris la malgranda Gil, sen longe pripensi, “kiam vi estos tie, atentu bone! Ne restu en la ombro!”