57. LI NE ADMIRIS
En iu dimanĉo, grupo da knaboj el la franca urbo Ĉateaŭroux (: ŝato-ru') faris ekskurson al montaro. La suno brilis, kaj neniu nubo estis je la firmamento.
Post pluraj horoj da marŝado, la ekskursantoj atingis, fine, la supron de monto kun bela verda alpo kaj aro da bovinoj.
Ĉiuj knaboj estis lacaj kaj malsataj; tial, ili volis tuj pikniki.
"Atendu, dum momento!" diris la grupo-gvidanto. "Admiru, unue, la eksterordinare belan pejzaĝon!"
La dika, neniam kontenta Bernard diris grumblante: "Mi vidas neniun pejzaĝon; nigra bovino staras antaŭ ĝi."