59. PITT NE PERDIS LA DENTOJN
La juna Pitt estas vera strato-bubo. Li pli multe ŝatas kuri kun kamaradoj sur la stratoj, ol iri en la lernejon.
Refoje, li pasigis tutan post-matenon ekstere. Kiam li hejmenvenis, ĵus antaŭ la vespera manĝo, lia patrino estis tre malkontenta.
"Vi estas vera ne-taŭgulo", ŝi diris; "kie do vi vagadis dum kvar horoj?"
"Mi ne vagadis, patrino", respondis Pitt, "mi ludis kun la kamaradoj sur la futbalejo."
"Montru al mi vian buŝon!", subite ordonis la patrino. "Ĉu batalis kun viaj kunuloj? Vi ja perdis du incizivajn dentojn!"
"Ne, ne", diris Pitt, "tiujn mi havas en la poŝo."