60. REZULTO DE STULTA VETO
Stef venis sola, sen sia ĝemela frato Luk, al la junula futbalo-klubo.
"Kial via frato ne venis kun vi, hodiaŭ?" demandis la trejnisto de la klubanoj.
"Ĉar li rompis kruron al si", eksplikis Stef.
"Kruron li rompis...? Kia-maniere okazis tio?" plu demandis la trejnisto.
"Nu," daŭrigis Stef, "hieraŭ ni ludis, kiu el ni ambaŭ povus klini sin plej malproksimen el la fenestro. Estas li, kiu gajnis la veton!"