61. ORDEMO ESTAS NECESA
En klaso de ok-jaruloj, la instruisto klarigis al la lernantoj, ke la ordemo estas grava homa kvalito. Ĝi estas ne nur utila, sed eĉ nepre necesa, ĉie kaj ĉiam, dum la tuta vivo.
"Ekzemple", instruis la instruisto al la knaboj, "oni neniam ĵetu paperon sur la straton. Tio estus malordemo. Ĉu vi, ĉiuj, bone komprenis?"
"Jes", kriis la klasanoj kune.
"Diru al mi", demandis la instruisto al la juna Rikardo, "kien vi metus pecon da papero, kiun vi ne plu bezonas?"
"Mi metus ĝin en la papero-korbon, sinjoro", tuj respondis la ok-jarulo.
"Kaj... se tia korbo ne estus tie?", plu-demandis la instruisto.
"Tiam", diris Rikardo post iom da pripensado, "mi ordeme faldus la paperon kaj ĵetus ĝin en iun ajn letero-keston."