62. NE-OPORTUNA DEMANDO
Frank estas dekdu-jara knabo, en la sesa klaso.
En iu tago, venis la lerneja kuracisto; li instruis al la lernantoj kion ili faru, por resti ĉiam en bona sano. Por averti ilin pri certaj danĝeroj, li rakontis al ili jenan okazaĵon:
"Aŭskultu ekzemplon pri knabo, kiu ne estis sufiĉe sin-gardema. En iu malvarma mateno, komence de printempo, li promenis per sia biciklo dum pluraj horoj, surportante nur ĉemizon kaj pantalonon. Grava gripo kaptis lin, dum kiu li suferis duoblan pulmo-inflamon. Post ses tagoj, la kompatinda knabo mortis. Ĉu ĉio estas klara, por vi, en tiu ĉi rakonto?"
"Mi havas demandon, sinjoro", diris Frank.
"Kion vi deziras scii?" afable demandis la kuracisto.
"Mi volus scii", diris Frank, "kio okazis poste pri la biciklo."