63. FIŜOJN ONI NE KAPTAS PER POMOJ
63. FIŜOJN ONI NE KAPTAS PER POMOJ
Ĉe la bordo de la lago de Annecy sidis la juna Claŭde el Laŭsanne, kiu, kune kun siaj gepatroj kaj sia fratino Jeanne, feriis en Francio.
"Kion vi faras?" demandis Jeanne al Claŭde.
"Ĉu vi ne vidas?", kontraŭdemandis Claŭde, "mi fiŝas." "Sed," daŭrigis Jeanne ridante, "per la pomo, kiun vi fiksis al la hoko de via kaptilo, vi ne povos kapti fiŝojn!"
"Kial ne? " demandis Claŭde, "kion vi farus?"
"Mi prenus vermon, anstataŭ pomon," eksplikis Jeanne.
"Mi ja prenis vermon", replikis Claŭde; "ĝi estas en la pomo!"