66.
En iu pasinta dimanĉo, tagmeze, Hanna iris kune kun siaj geonkloj en restoracion, por manĝi.
La onklo kaj la onklino mendis porko-kotletojn kun "pommes frites" kaj salato; Hanna preferis parizan omleton kun "spaĝetti" kaj tomato-saŭco.
Post dudek minutoj, la kelnero alportis la menditajn manĝaĵojn. Hanna, la onklo kaj la onklino ekmanĝis kun granda apetito.
Subite, la kotleto de la onklo glitis de sur lia telero kaj falis sur la plankon... Tuj alkuris granda buldogo, de sub apuda tablo, por kapti la viandaĵon.
"Ho ve!" ekkriis la onklo, "mia bela kotleto estas for!"
"Ne havu timon!" kvietigis Hanna la onklon, "la hundo ne povos kapti ĝin. Mi metis mian piedon sur la kotleton..."