70. INFANOJ FARU BONAJN AGOJN
En klaso de ok-jaraj knaboj, la instruisto admonis la lernantojn, ke ili ĉiam estu afablaj.
Ĉiu-foje, kiam estas eble, ili faru bonan agon. Tio igas la homojn feliĉaj.
Post kelkaj tagoj, la instruisto demandis al la lernanto Ralf: "Ĉu vi sekvis mian konsilon? Ĉu vi faris bonan agon?"
"Jes, sinjoro instruisto," respondis Ralf.
"Nu, kiun personon vi igis feliĉa, per via bona ago?" plu demandis la instruisto.
"Mian onklinon Julietta," diris la knabo.
"Ekspliku al ni, Ralf," insistis la instruisto, "kia-maniere vi feliĉigis vian onklinon!"
"Hieraŭ," klarigis la ok-jarulo, "mi vizitis mian onklinon dum tri horoj; kaj ŝi estis tre feliĉa, kiam mi ree iris for."