73. KIAM VEKI LA ĈEFULON?
Vespere, en skolta kampadejo, la tendar-ĉefulo vokis la junan skolton Volf:
"Aŭskultu bone!"
"Jes. Mi aŭskultas", obeis Volf.
"Morgaŭ matene," daŭrigis la ĉefulo, "se la vetero estos bela, vi vekos min je la 5-a horo; male, se la vetero estos malbela, vi vekos min nur je la 7-a. Ĉu vi komprenis?"
"Jes," konfirmis Volf, "mi komprenis."
En la sekvanta mateno, Volf vekis la ĉefulon de la tendaro je la 5-a horo, kaj demandis. "La vetero estas nek bela, nek malbela. Ĉu do mi veku vin je la 5-a horo, aŭ je la 7-a?"