75.
Skota turisto iris en svisan hotelon, por loĝi tie eventuale dum kelkaj tagoj.
La hotelisto montris al li beletan ĉambron sur la kvina etaĝo, de kie oni vidas parton de la admirinda Alpo-montaro.
"Kiom kostas tiu ĉambro? " demandis la turisto.
"Tri-dek frankojn," respondis la hotelisto, "inkluzive de la matena manĝo."
"Ĉu tio ne estas iom tro multa por tiu senluksa ĉambreto?" opiniis la turisto.
"Vi devas scii, sinjoro," klarigis la hotelisto, "ke la unika panoramo, kiun vi povos ĝui tie, valoras almenaŭ du-dek frankojn!"
"Se estas tiel", replikis la ŝparema hotelo-gasto, "mi faras proponon al vi: Mi pagos dek frankojn por la ĉambro, kaj mi promesas al vi neniam rigardi la panoramon."