77.
Grupo da ekskursantaj skoltoj atingis belan lagon, post plur-hora marŝado. Ili decidis halti, tie, por ripozi kaj pikniki.
La kuiristo de la grupo prenis sian fiŝ-kaptilon, por provi kapti kelkajn fiŝetojn. Li havis bonan ŝancon. Jam post kelkaj momentoj, li kaptis iom grandan fiŝon; li kritike rigardis ĝin kaj, fine, li reĵetis ĝin en la akvon. Jam post du minutoj, alia fiŝo, eĉ pli granda, pendis je la hoketo. La kuiristo deprenis ĝin, kaj ankaŭ ĝin li ĵetis en la akvon. Du minutojn poste, li tiris gigantan fiŝegon el la lago; sed eĉ tiun belegan kaptaĵon li reĵetis en la akvon.
La malsataj grupanoj pli kaj pli murmuris, kaj unu el ili demandis senpacience: "Kial vi reĵetas tiujn belajn fiŝojn, unu post la alia en la lagon?
"Ĉar," grumblis la kuiristo, "mi ne havas tiel grandan kaserolon."