80. HEJMA TASKO DE LERNEJANO
La instruisto en la kvara klaso de iu lernejo klopodis klarigi al siaj lernantoj, kio estas "lingvo". Li parolis pri la diversaj lingvoj de la homoj, la lingvo de la surd-mutuloj, la lingvo de la bestoj, kaj tiel plu. Poste, li postulis, ke ĉiu lernanto faru skriban hejmo-taskon, pri la temo "La lingvo".
En la sekvanta tago, li invitis unu el la lernantoj voĉe legi la skriban taskon, kiun li faris hejme. La vokita lernanto ekstaris kaj laŭte legis:
"La lingvo estas tio, kio ebligas al la homoj paroli. Ĝi levas la homon super la beston. Se la porko, ekzemple, povus paroli kaj diri: "Mi estas porko", tiam ĝi ne plu estus porko, sed homo."