83. SINGARDEMA TAJLORO
Sinjoro Banito iris al nova tajloro. "Montru al mi belan ŝtofon", li diris: "mi bezonas novan, elegantan kompleton. "
"Jen, sinjoro, bela angla lano-teksaĵo," diris la tajloro. "Ĝi estas tute moderna kaj tre eleganta."
"Bone," diris sinjoro Banito, "ĝi plaĉas al mi. Sed mi tuj devas diri, ke mi povos pagi nur post kvar monatoj."
"Tio ne estas grava, sinjoro," kompleze ridetis la tajloro.
"Tre bone," aldonis la kliento. "Diru al mi: Kiam la kompleto estos preta? "
"Post kvar monatoj," estis la respondo de la singardema tajloro.