87. LA FILMON LI VOLIS VIDI TUTE
87.
La gepatroj de Bertram aĉetis modernan televidilon, kiu ebligas spekti belajn kolorajn programojn. Tuj, en la unua vespero, la tuta familio sidis antaŭ la nova aparato. En la programo, estis streĉa "Western-filmo", en kiu multaj "cow-boys" galopis sur sovaĝaj ĉevaloj kaj pafadis senhalte per pistoloj.
Subite, Bertram ekstaris kaj iris elŝalti la aparaton.
"Kial vi faris tion?" demandis lia patrino.
"Mi devas iri al la ejeto," respondis Bertram.
"Sed tio ne estas kaŭzo por haltigi la funkciadon de la televidilo", ekkriis la patrino.
"Tamen, jes," klarigis la filo, "mi ne volas preterlasi parton de la filmo!"