88. KOMPLIKA NOMO
La deksep-jara gimnaziano Karel, loĝanta en Germanio, estas la feliĉa posedanto de skotero.
Hieraŭ matene, li "skoteris" (- skotere biciklis) tre rapide sur la stratoj. Estis jam preskaŭ la oka horo, kaj li timis alveni tro malfrue al la gimnazio, tial, sen heziti, li preterveturis signalo-lumon, kvankam ĝi estis ruĝa.
Tuj fajfis trafiko-policisto, kiu haltigis la pekulon.
"Via nomo!" li demandis severe, malfermante sian not-libreton.
"Mia nomo estas Prĉvosbrosplinski," prompte respondis Karel.
"
"Ne. Prĉvosbrosplinski." ripetis la junulo.
"Nu," rezigne diris la leĝo-gardisto, "ĉi tiun fojon, mi konsentas fermi unu okulon; sed atentu, ke mi ne kaptu vin duan fojon...!"
*skotero - speco de motor-ciklo, kun malgrandaj dikaj radoj kaj komforta seĝo. (Iuj nomas ĝin ankaŭ motor-skutilo.) Ruse - motoroller.