89. ELEKTRA KURENTO EL
Dum leciono pri natur-sciencoj, la instruisto provis ekspliki al la junaj knaboj la produktadon kaj la uzadon de la elektro.
Post la eksplikoj, li demandis al unu el la lernantoj; "Emil, ekspliku al ni: De kie venas la elektra kurento!"
Emil respondis, sen longe pripensi: "Ĝi venas el la pra-arbaro."
La instruisto miregis pri tiu stranga respondo: "Nu, Emil, kial do vi pensas, ke ĝi venas el la pra-arbaro? "
Senhezite, la lernanto Emil eksplikis: "Hieraŭ vespere, la elektra lumo subite iĝis estingita en la kvartalo, kie ni loĝas. Tiam, mia patro diris, kun kolera voĉo: Nun, tiuj simioj ree elŝaltis la elektran kurenton!"