91.
Thom estas membro de futbal-teamo. Li jam ofte trejnis kiel avanulo; sed, malgraŭ tio, li ankoraŭ ne estas tre lerta ludanto.
En iu dimanĉo, li devis anstataŭi malsanan avanulon de alia teamo. Malfeliĉe, li plurfoje maltrafis la golejon kaj, tial, la teamo perdis la matĉon.
La kapitano de la teamo iĝis furioza, kaj li krude kriegis al li: "Vi ludis kiel lama kaprino! Kiam via trejnisto ekscios tion, li ekhavos grizajn harojn!!"
"Ha," rikanis Thom, "li ĝojus, se li ekhavus."
"Kial li ĝojus?" mirante demandis la kapitano.
"Nu," aldonis Thom, "ĉar li estas kalva."