92. MALFACILA KONVERSACIO
Hugo Kopinski estas juna metio-lernanto, en drogejo. La drogisto, lia mastro, jam permesis al li kunhelpi en vendado de simplaj artikloj.
Iun tagon, kiam la drogisto devis foriri por plenumi komisiojn, tre maljuna klientino venis en la vendejon.
"Ĉu mi povas paroli kun la mastro?" ŝi demandis.
"Mi bedaŭras," respondis la lernanto Hugo, "la mastro revenos nur post unu horo."
Ĉar la klientino estis preskaŭ surda, ŝi diris: "Je la dekstra orelo, mi aŭdas pli bone."
Hugo ripetis siajn parolojn en ŝian dekstran orelon; sed refoje, ŝi ne komprenis.
"Provu do maldekstre, foje!" ŝi petis. Sed ankaŭ tio estis vana. Tiam, ŝi diris: "Ĉu vi volas skribi ĝin sur paperon?"
La afabla metio-lernanto plenumis ŝian peton. Tiam, la maljunulino traserĉis sian mano-sakon kaj, fine, ĝemetis: "Ho, mi forgesis miajn okulo-vitrojn! Ĉu vi ne povas laŭtlegi ĝin al mi?"