93. AFERO DE GUSTO
Rolf estas knabo, kiu naskiĝis kaj vivas en industria urbo en Nederlando. Li do scias malmulton pri la vivo kaj la aktiveco de la kamparanoj.
En ĉi tiu jaro, liaj gepatroj permesis al li pasigi la feriojn ĉe sia onklo, en vilaĝo. Rolf havas grandan intereson pri ĉio, kio rilatas al la agrikulturo.
Vidinte, ke la onklo serĉas sterkon en la ĉevalejo kaj metas ĝin sur veturilon, li demandis: "Kion vi volas fari per la sterko, onklo?"
"Mi metos ĝin sur la fragojn," eksplikis la onklo.
"Hm," diris la june urbano iom malŝate, "pri la gustoj, ni devus diskuti, en ĉi tiu kazo."
"Kial ni devus diskuti pri la gustoj?" demandis la onklo.
"Ĉar ni," klarigis Rolf, "la homoj en la urbo, ni metas sukeron kaj lakto-kremon sur la fragojn!"