95. VIGLA KONVERSACIO
En la domo por ge-junuloj en
"Bon'tagon, Noldo," gaje vokis Matilda.
"Saluton, Ilda," diris Arnold, "ĉu la sano estas bona?"
"Jes; tre bona," respondis la knabino.
"Hm," murmuris Arnold, por daŭrigi la konversacion, "kaj... kiel fartas via patrino?"
"Dankon," respondis Matilda, "ŝi fartas bone."
Post momento da embaraso, la junulo plu-demandis: "Kaj via patro... kiel li fartas?"
"Ankaŭ li fartas bone," ridante respondis la knabino.
Ree pasis kelkaj sekundoj. Venis nova demando de Arnold: "Kaj... kiel fartas via avo?"
Pluaj sekundoj pasis. Arnold ne sciis, kion diri plu. Tiam, por savi la konversacion, la knabino diris kun ŝajne serioza mieno: "Mi havas ankoraŭ avinon!"...