96.
Dum geedziĝa festo, onklo Filip rakontis al la gastoj jenan anekdoton:
"Antaŭ kelka tempo, juna geedzo-paro iris promeni, post la festo-manĝo, laŭlonge de rivero apud la urbo. Promenante, la juna edzino ludeme turnis sur la fingro sian oran edzino-ringon, kiu estis iomete tro granda. Subite, la ringo glitis de ŝia fingro, falis sur la teron, ruliĝis trans la rivero-bordon, kaj falis en la akvon.
La juna edzo opiniis, ke tio estas malbona aŭguro. Li faris riproĉojn al sia edzino, ĉar ŝi ne estis suflĉe singardema. Malgaje, la paro iris hejmen.
En la sekvanta mateno, la avo de la juna edzino iris, kiel kutime, kapti fiŝojn en la apud-urba rivero. Li sukcesis kapti grandan ezokon, kiu pezis kvar kilogramojn, kaj kiun li alportis ĝojo-plene al la avino. Ankaŭ la avino ĝojis pri la eksterordinare bela kaptaĵo. Si zorge distranĉis la ezokon, kaj... kion vi kredas, ke ŝi trovis en la interno de la fiŝo?"
"La oran ringon!" rapide ek-kriis Tanja, la sep-jara nevino de la juna edzo.
"Ne," eksplikis onklo Filip ridetante, "nur fiŝo-ostojn kaj aristojn!"