97. PULVORO POR MORTIGI INSEKTOJN
Sinjoro Hotts iris al drogejo.
"Kion vi deziras?" demandis lin juna vendisto, ŝajne komerca lernanto.
"Mi volus havi ses kilogramojn da insekto-pulvoro," respondis sinjoro Hotts.
"Por kiaj insektoj?" plu-demandis la junulo.
"Ne p o r, sed k o n t r aŭ insektoj," precizigis la kliento.
"Nu jes; kiel vi volas," diris la vendisto. "Kiajn insektojn vi volas ekstermi?"
"Malutilajn insektaĉojn," klarigis sinjoro Hotts.
"Kompreneble," diris la junulo; "sed bonvolu sciigi al mi la specon de la insektoj: muŝoj, aŭ kuloj, aŭ moskitoj, aŭ puloj, aŭ pedikoj, aŭ tineoj, ..."
"Ne. Cimoj," seke respondis la iom stranga kliento.
"Ha, bone! Do: pulvoron kontraŭ cimoj vi volas havi," diris la pacienca vendisto. Li rapide preparis pakaĵon kun ses kilogramoj da DDT-pulvoro kaj afable demandis al la kliento: "ĉu vi volas tuj kunpreni ĝin?"
"Tute nature," estis la respondo, "aŭ ĉu, eble, mi alportu la cimojn ĉi-tien??!"