99. BLAGO PRI FESTA PAROLADO
Okaze de festo por honori doktoron Zamenhof, Otto Difur, la gvidanto de la klubo "Junaj amikoj", faris belan festo-paroladon. Li preparis ĝin dum pluraj semajnoj, kaj, post la parolado, li rikoltis multan aplaŭdon.
Stefano Dirks, unu el la klubanoj poste diris al la klubo-gvidanto: "Tio vere estis grandioza parolado, Otto. Mi sincere gratulas vin."
"Dankon, Stefano, pro via gratulo," diris Otto, "ĉu ĝi plaĉis al vi?"
"Ho jes, multe, eĉ tre multe," respondis Stefano; "sed mi ne volas kaŝi al vi, ke mi havas libron, en kiu troviĝas ĉiu vorto de via parolado."
"Ho," ekkriis Otto, kiu videble iĝis ofendita pro la paroloj de Stefano, "montru al mi tiun libron!"
"Jen," diris la blagema Stefano ridetante, kaj montris al Otto la "Plenan Vortaron de Esperanto."