Ne estis bezonate
Meznokte sonoris la telefono ĉe deĵoranta kuracisto. Li ekstaris el sia plej ĉarma dormeto, ekprenis la telefonaŭskultilon, kaj aŭdis eksctitan voĉon: Vi devas tuj veni, s-ro doktoro. Mia fileto englutis korktirilon!
—Mi venos, diris la kuracisto. Sed ĵus kiam li estis ironta, la telefono ree eksonis.
—Vi ne bezonas veni, diris la voĉo, ni jam trovis alian korktirilon.