Tro multe dirite
Ili estis forŝovintaj la neĝon de sur la benko en la parko kaj sidiĝis rigardante la stelojn alte super la branĉoj de la arboj.
Ŝi diris:
—Ĉu vi volas edziĝi al mi?
—Jes, li diris.
Poste estiĝis silento. Post momento ŝi diris:
—Kial vi nenion diras?
Li:
—Mi opinias, ke mi jam diris tro multe.