A: La knabineto flugadas en la aero kvazaŭ hirundo. Tiel fulmrapide, tiel elegante.
甲:那个小姑娘在空中飞翔,像一只小燕子。急如闪电,动作真优美。
B: Iuj movoj de la sportistinoj de ŝtupa paralelo similas al tiuj de reka gimnasto; ili sin svingas etendante kaj kurbigante la gambojn, rotacias ĉirkaŭ la stango, transkapiĝas en la aero.
乙:高低杠运动员有些动作与单杠动作相似;她们屈伸摆动、回环、空翻。
A: Kiel elasta estas ŝia korpo! Kiam ĝi frapiĝas kontraŭ la stango, ĝi tuj resaltas kiel risorto, tiel rapide kaj malpeze.
甲:她的身体多么富于弹性啊!一碰到杠子就像弹簧一样弹了回来,那样迅速轻盈。
B: Ŝi lertas ne nur en ŝtupparalelado sed ankaŭ en grundgimnastiko, tramplado kaj trabado.
乙:她不仅长于高低杠,而且也善于自由体操、跳马和平衡木。
A: Kio estas tramplado?
甲:什么叫跳马?
B: Tio estas salto trans senansan ĉevalon helpe de tramplilo.
乙:就是借助跳板跳越木马。
A: Ĉu oni faros ankaŭ konkurson de moderna gimnastiko?
甲:也要进行艺术体操比赛吗?
B: Jes. Jam elkulturiĝis sufiĉe granda nombro da sportistinoj de mangimnastikado. Kelkaj knabinoj ludas pilkon, ludringon, saltŝnuron, rubandon, klabon k.t.p. kun movoj plenaj de ĉarmo kaj harmonio.
乙:是的。已经培养出了相当多的艺术体操运动员。有的女孩子表演的球操、圈操、绳操、带操、棒操等等,动作十分优美、和谐。
A: Ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ okazos la konkursoj de skermado, pafado, arkpafado kaj biciklado?
甲:击剑、射击、射箭和自行车比赛在今天还是明天举行?
B: Morgaŭ.
乙:明天。