A: Kio estas periferiaj aparatoj?
甲:什么是外围设备?
B: Periferiaj aparatoj aŭ ekipaĵoj estas aparatoj ligitaj per buso al la regilo. Krom la videbliga aparato, ankaŭ la enmeta, eliriga, presa (printa), skana aparatoj kaj la memorilo estas periferiaj aparatoj.
乙:外围机器或外围设备指通过 buso 与主机连接的机器。除了显示器,还有输入输出器、打印机、扫描仪、存储器也是外围设备。
A: Buso ja estas granda veturilo. Ĉu tio estas necesa por interligi aparatojn?
甲:Buso 是大型车辆。需要用它来连接机器吗?
B: Buso ĉi tie ne signifas aŭtobuson sed kunligan linearon por komuna komunikado, datena administrado kaj datena eliro.
乙:Buso在这里不是公共汽车,而是供沟通信息、进行数据管理、输出的连接线。
A: Nun mi komprenas. Ĉu vi povus demonstri al mi komputadon per tiu aparato?
甲:现在我明白了。您可以用那部机器给我演示演示吗?
B: Jes. Mi enmetu kelkajn liniojn de teksto kaj poste faru redaktadon.
乙:好。我输入几行文字,然后进行编辑。
A: Ĉu oni povas redakti per komputilo?
甲:可以用计算机进行编辑吗?
B: Jes. (Tajpas.) Rigardu, mi tajpas tekston, kaj la tajpitaj literoj tuj aperas sur la ekrano. Se mi mistajpis ion, tion mi povas rimarki per legado de la vortoj sur la ekrano kaj fari korekton.
乙:可以。(打字)瞧,我打字,打过的字母立刻在屏幕上显示出来。如果我打错了,我可以通过校读屏幕上的文字来发现并改正。