En la lernejo
Instruisto rakontas pri la kuraĝo kaj forto de leono.
—Ĉu vi nun povas nomi beston, kiun la leono timas?
Unu, el la knabaro fervore signalas per la mano.
—Nu, ni aŭskultu.
—La leoninon.
Onklino Augusta en la vilaĝo Biarum iĝos okdekjara. Kelkaj geamikoj kune kolektis monon por aĉeti libron al ŝi je la naskiĝotago. Ili telefonis al la librovendisto en la urbo kaj mendis ”Predikaron” de la preposto Engstrom. Sed la librovendisto miskomprenis kaj sendis al ŝi ŝercolibron de Albert Engstrom. Poste, kiam la geamikoj renkontiĝis ili demandis al Augusta:
—Kiel plaĉis al vi la libro, kiun vi ricevis?
Tiam diris Augusta:
—Estas tre bona libro. Se mi ne estus sciinta, ke tio estas vortoj de Dio, kiujn mi legis, mi certe estus ridinta ĝismorte.