Eta Nina: —Ne-e, vi ne rajtas kisi min, avino.
Avino: —Kial mi ne rajtas tion, kara infano?
Nina: —Ne-e, ĉar paĉjo diris hodiaŭ matene, ke vi havas langon, kiu estas akra kiel raztranĉilo.
Inter la multaj amindaj anekdotoj, kiuj rakontiĝas pri la mortinta papo Johannes XXIII, unu pritraktas liajn solajn promenadojn interne en
—Ho ne, respondis ridetante la papo, mi kondutos konvene kaj ne kaŭzos ian skandalon.
Okazis en vilaĝo, ke viro estis petinta pri telefoninstalo en sian hejmon, sed la telefonlaboristoj ne alvenis. Post longa atendado la viro iris al najbaro por telefoni al la telegrafdirektoro. Li demandis:
—Ĉu vi uzas semojn aŭ plantojn, kiam vi aranĝas telefonajn fostojn?
La postan tagon oni komencis la instalon de la mendita telefono.
Meze de la malluma nokto, ŝi venis trotetante sur la promenada ferdeko de la vaporŝipo.
—Ŝipkelnerestro, kiel ni kuŝas tute senmove?
—Estas nebulo. Oni ne povas vidi antaŭen laŭ la rivero.
—Sed mi ja povas vidi la stelojn super ni.
—Ho jes, sinjorino, sed nur se la vaporkaldronoj eksplodos, ni iros tiun vojon.