Per Olson estas akuzita ĉe la tribunalo, pro tio ke li translokigis la garbaron de la najbaro al siaj propraj grenkampoj.
—Kio kaŭzis, ke vi faris tion? demandis la juĝisto.
—Ho jes, mi eble estas iom stranga, Per respondis.
—Ĉu iam okazis, ke vi translokigis viajn proprajn garbarojn al la kampoj de la najbaro? la juĝisto demandis.
—Ne-e, tiel stranga mi ne estas.