Liberigo
Iutage mia edzino aĉetis testudeton kaj ĝin tenis kune kun kelkaj orfiŝoj en akvario.
Pro tio mia filo tre ĝojis.Ĉiutage li donis manĝaĵon al ĝi trifoje seninterrompe.Krome, li ofte ŝanĝis akvon de la akvario.Ĉiufoje, kiam li manĝigis(nutris) ĝin, mi vidis, ke ĝi levas sian kapon kaj malfermas sian buŝon, kvazaŭ ĝi tre volonte kaj ĝoje obeas.
Post kelkaj monatoj, lia avo grave malsaniĝis. Samtempe, la testudeto ŝajnis ankaŭ fali en malsanon, eble pro sopirado al sia patrino, ha, jes, certe pro troa soleco, ĉar ĝi ne emis manĝi. Do. kion ni faru?
Post interkonsiliĝo, la tuta familio venis al la decido liberigi la testudeton. Tion mi fidele plenumis. Kiam mi revenis de la rivero, plene ŝvitanta tra la tuta korpo, miaj edzino kaj filo montris plezuran rideton. Ŝi diris al la filo: "Pro tio, via patro vivos dek jarojn pli longe!"
Mi ridete respondis: "Ĉiuj homoj havas kompatemon, ĉu ne?"
Jes, ĉar ni vivas en la mondo, ni ĉiuj devas havigi al ni amemon, kaj pli riĉan kaj signifo plenan vivon!
_!!!Koran Dankon!!!_