A: Kvankam la ĉefakcento ĝenerale falas sur la antaŭlastan silabon de la vortoj el du aŭ pli ol du silaboj, tamen la vortoj kaj vortelementoj povas ricevi logikan akcenton sur ceteraj silaboj. Ĉar la prefikso mal- havas gravan sencon, nature ĝi ricevas certan logikan akcenton. Ĝusta uzo de logikaj akcentoj estas tre grava.
甲:虽然两个和两个以上音节的词的主要重音在倒数第二音节上,可是词和词素可以在某些音节上有逻辑重音。因为前缀 mal- 有重要的意思,当然它可以有一定的逻辑重音。正确使用逻辑重音很重要。
B: Kiel oni povas ĝuste difini la logikan akcentojn de la frazoj?
乙:如何来确定句子的逻辑重音呢?
A: Unue bone komprenu la signifon de la frazoj kaj eltrovu la gravajn vortojn en ili. Ĝuste tiuj emfazendaj frazeroj devas ricevi akcenton logikan. Ekzercu vin per voĉlegado kaj vi lertiĝos en tio.
甲:首先要弄清句子的含义,找出其中的重要词语。正是这些句子成分应该有逻辑重音。
B: Ni devas lerni de la oratoroj kaj lertaj deklamantoj, ĉu ne?
乙:我们应该向演说家和熟练的朗诵家学习,不是吗?
A: Jes. Ĉu vi havas kasetojn de paroloj de tiaj personoj? Oni diras, ke la jugoslaviaj esperantistoj parolas modele.
甲:是的。您有这种人的录音带吗?据说南斯拉夫的世界语者发音标准。
B: Ĉu vere? Bedaŭrinde mi ne havas kasetojn.
乙:真的吗?可惜我没有盒磁带。
A: Mi kopios kelkajn por vi. Klopodu por perfektigo per praktiko.
甲:我给您复制几盘。要努力通过实践完善读音。
(Fino)