Ankaŭ en malliberejo oni devas esti praktika
—Kel longe vi estis kondamnita resti ĉi tie? demandis malliberulo sian novan kamaradon.
—99 jarojn. Kaj kiel longe vi restos ĉi tie?
—73 jarojn.
—Tiuokaze estos pli bone, ke vi okupos la liton, kiu staras pli proksime al la pordo, ĉar vi ja liberiĝos unue.