Senkulpigo
Juĝisto: —Vi do konfesas, ke vi trompis la aĉetinton, ĉar vi asertis pri la ĉevalo, ke ĝi estas du jaroj pli juna ol ĝi fakte estas.
—Jes, sinjoro juĝisto, sed bonvolu konsideri, ke ĝi estas ĉevalino.
En nokto antaŭ nelonge spicaĵisto Svenson aŭdis bruon malsupre el la butiko kaj rapidis tien por inspekti. Ĝuste. Estis enrompŝtelisto.
—Kion vi faras ĉi tie? scivolis Svenson, kaj aspektis minacema.
—Honeste dirite, mi serĉas monon, diris la ŝtelisto.
—Hm, diris Sveson. Ĉu ni ne povus helpi unu la alian? Se ni trovus ion, ni egale interdividu.
La maljuna sinjorino en la fervoja kupeo tre embarasiĝis. Ŝia hundeto faris naturbezonon sur la plankon. Kiam la konduktoro alvenis, ŝi provis senkulpigi la hundeton.
—Bona konduktoro, ŝi diris, mi ne povis antaŭsenti, ke tio okazus. Ĝi ne faris tion antaŭe.
—Ĉu vere, diris la konduktoro. Kiom da jaroj ĝi havas?
—Tri jarojn.
—Nu, do mi devas diri, ke estas vera bezono.
La jena rakonto ŝajnas esti tia pri vera demokratio. Estis zoologia leciono en la tria klaso, kaj la instruisto havis kun si leporeton por montrada celo.
Estiĝis vigla diskuto pri tio, ĉu la leporo estas de vira aŭ ina sekso. Knabeto, kredeble bone sciante pri modernaj pedagogiaj metodoj, fine mansignis:
—Ni voĉdonu pri tio.