Li zorgas pri ŝi
—Karlo, manĝu ankoraŭ unu kukon.
—Mi ne povas, onklino, mia stomako estas jam tute plena.
—Tiuokaze metu kelkajn en la poŝojn.
—Neeble. Ankaŭ ili estas plenaj.
La ebriega maljuna ŝipestro Plank envenas en plenplenan tramon kaj provas per plafona benda tenilo kun granda peno teni sin en vertikala pozicio. Inter la pasaĝeroj troviĝas unu el la junaj pastroj de la urbo. Li proponas bonvole al P. sian sidlokon, pro la motivo, ke estus certe pli bone por P. sidi. Tiam P. radiante pro ĝojo ekdiris:
—Dankon, bona pastro, estas amuze trovi homojn, kiuj scias kiel sentiĝas esti ebria.
Fraŭlino en reklamfirmo estis tre sprita, kaj oni konsideris ŝin la plej bona en la sekcio. Iun tagon ŝi elserĉis la ĉefon de la firmo kaj per sia laŭkutima decidema voĉo diris:
—Nu, direktoro, nun mi havu plialtigitan salajron.
—Sed kara fraŭlino Janetop, vi jam havas pli grandan salajron ol via plej proksima superrangulo, kaj li estas edziĝinta kaj havas kvin infanojn.
—Povas esti, respondis la fraŭlino. Sed mi opinias, ke ni ricevas pagon por tio, kion ni ĉi tie faras por la firmo, kaj ne por tio, kion ni faras hejme.
Tri svedoj pasigis la libertempon en Nov-Jorko. Ilia hotelĉambro estis en 99-a etaĝo en nubskrapulo. Kiam ili envenis je la noktomezo, la pedelo sciigis, ke la lifto ne funkcias. Ho ve, diris la svedoj, demetis la paltojn kaj komencis per vigla kuraĝo supreniri laŭ la ŝtuparoj. Por faciligi la tuton, la trio decidis, ke Svenson kantu dum la irado de la 33 unuaj ŝtuparoj, Peterson rakontu anekdotojn dum la 33 unuaj sekvontaj ŝtuparoj, kaj, ke Lundstrom rakontu terurajn detektivrakontojn dum la daŭro de la restantaj ŝtuparoj. Ĉio pasis laŭplane. La plej bona rakonto venis de la lastenomita Lundstrom, kiam li preterpasis la 74-an etaĝon. Li diris:
—Buboj, mi forgesis la pordŝlosilon en la palto malsupre ĉe la pordgardisto.
Bonstata vilaĝeto en Skanio ĝojiĝis pro vizito de akvospertulo. Li sin turnas al unu el la gvidantaj personoj scivolante, ĉu oni ne devus havigi akvodistribuejon?
—Ne estas bezonate, iĝis la respondo, ni havas niajn putojn.
—Sed ili ja povas esti danĝeraj el higiena vidpunkto.
—Neniu estas mortinta pro la akvo de la putoj.
—Povas dependi de tio, ke vi estas kutimiĝintaj al ĝi. Sed se iu fremdulo trinkus el ĝi, li povus malsaniĝi.
—Se nin vizitus fremduloj, ni ne regalus ilin per akvo.