Eltrovema knabo
—Rigardu, paĉjo, ĉi tiun violonon mi mem faris.
—Tre brave. Kaj de kie vi havis la kordojn?
—El la fortepiano.
—Ne, diris la maljuna terkulturisto, ni tute ne bezonas inĝenierojn por elkalkuli kiamaniere ni aranĝu vojojn. Ni kondukas ŝafon en la terenon kaj tie liberigas ĝin, kaj tiam ĝi iras la plej bonan vojon hejmen.
—Sed, se vi ne havas ŝafon?
—Tiuokaze ni kompreneble vokos inĝenieron.