Modela edzino
Amikino al alia:
—Dum monatoj mi ne povis eltrovi, kie mia edzo pasigas la vesperojn. Hazarde hieraŭ vespere mi frue hejmeniras, kaj tiam evidentiĝis al mi, ke li estas hejme.
La maljuna patra avino vizitas. Post ĉiu manĝo ŝi interplektas la manojn preĝante:
—Dankon, bona Dio, ke mi ankaŭ hodiaŭ satmanĝis.
Iun tagon ŝi tiom multe interparolis kun la filo, ke ŝi tute forgesis preĝi. Eta Anna-Mari volas helpi, interplektas siajn manojn kaj diras per serena voĉo:
—Dankon bona Dio, ke la avino finfine satiĝis.