—Ne, bona ĉefkelnero, pli bongustan bifstekon ol tiun ĉi mi manĝis.
—Ne, almenaŭ ne ĉi tie.
Ne ĉiuj oficiroj estas ŝatataj kaj respektataj de la viroj en la vicaro. Tio povas havi sencon kelkfoje.
—Nu, numero 102, se vi nun rimarkus iun ekfalanta eksterŝipen, kion vi tiam farus?
—Voki: ”Viro eksterŝipen”! kapitano.
—Sed, se vi vidus, ke estas oficiro?
Numero 102 post momenta hezito:
—Kiu el ili, kapitano?
La kvarjara filino de la profesoro estas komenconta en la ludlernejo, sed, pro tio ke ŝi estas tro juna ŝi subnetiĝu sub eta provo pri matureco. La estrino diras:
—Provu nun diri kelkajn vortojn, mia amikineto. Kiajn ajn, nur kelkajn vortojn, kiuj subite envenas en viajn pensojn. La infano sin turnis al la patrino demandante:
—Panjo, ĉu vi opinias, ke la sinjorino deziras logike konstruitajn frazojn, aŭ nur kelkajn indiferentajn rimarkojn?
—Unu el la tajpistinoj estas al dir. P. kiel osto en la gorĝo, kaj li estas tre sarkasma kontraŭ ŝi. Iun varmegan somertagon li aliras al ŝi, dirante laŭte kaj klare:
—Kiel, fraŭlino, vi povas tiel malvarme aspekti, kiam ĉiuj aliaj ĉi tie laboras ĝis ŝvitiĝo?
—Pro tio ke vi, direktoro, ĉiam tiel malvarme rigardas min.