Juĝisto: —Mi suspektas, ke vi batis la plendanton per ia danĝera atakilo! Jen vidu, kiel li aspektas.
Akuzito: Ne, sinjoro juĝisto, estis tutplene nur manlaboro.
Viraro sur ŝipo, kiu ĵetis ankron ĉe riverbuŝo de Sumatra, sopiris al refreŝiga bano, sed ili unue singarde demandis al unu el la enlandanoj, kiu venis sur la ŝipon:
—Ĉu ĉi tie troviĝas ŝarkoj?
—Neniaj ŝarkoj, li certigis al ili.
Do ili sin banis, sed kiam ili estis suprenvenintaj el la bano, unu el la viroj demandis:
—Pro kio ne ekzistas ŝarkoj ĉi tie?
—Tro multe da krokodiloj, iĝis la respondo.
Kiam profesoro Tankberg venas hejmen, li vidas sur la tablo grandan florbukedon, kaj li tuj demandis sian edzinon:
—Amalia, kion signifas ĉiuj ĉi tiuj floroj?
—Hodiaŭ ja estas via 25-jara edziĝotago.
—Tiel afable de vi pensi pri tio, la profesoro laŭdis sian edzinon. Sed diru al mi, kiam vi havos vian edziniĝan datrevenon, por ke ankaŭ mi povu ĝojigi vin.