La
vekhorloĝo sonoras. Estas jam la sepa. Kelkajn minutojn ankoraŭ, kaj mi devos
ellitiĝi. "Bonan matenon, panjo... Jes, mi tuj leviĝos...". La
matenmanĝo rapide enstomakiĝas. Mi iras en la kelon, suprenportas mian biciklon
kaj ekveturas.
La klara,
matena, somerfina aero freŝigas mian spiriton. Mi veturas laŭ la herbejoj apud
la rivero Diemel al Warburg. Kelkajn minutojn antaŭ la oka mi atingas la
lernejon, eniras en la klasĉambron. Tuj mi ekvidas Martina. "Bonan matenon!",
mi diras al ŝi. - "Bonan matenon!", ŝi reciprokas. " Iomete time
ŝi diris tion", mi pensas, ankoraŭ dum momento fiksante mian rigardon sur ŝiaj
okuloj. Ĝuste pro tiu timemo ŝi tiom ravas min; ĝuste pro tiu simileco inter ni
du mi trovas ŝin tiom simpatia.
Mallonge mi
salutas kelkajn aliajn samklasanojn, kaj fine la leciono komenciĝas.
Sinjorino
Keller, mia instruistino pri la germana, eniras, kaj ĉiu metas sian libreton
"La elektaj afinecoj" sur la tablon. Dum la venontaj du horoj ni
denove parolos pri tiu romano de Goethe. Mi ja legis ĝin, sed nur supraĵe, ĉar
mi ne aparte interesiĝas pri la problemoj de homoj antaŭ 200 jaroj. Mi havas
miajn proprajn zorgojn, kaj mi estas ankoraŭ laca pro la mallonga dormo. Tamen,
mi devas kontribui, kunparoli...