Je la fino de la du
horoj mi konstatas, ke mi ne multon perceptis de la lecionoj. Miaj pensoj ja de
tempo al tempo okupiĝis pri la romano, sed pli ofte pri Martina kaj aliaj
temoj, kiuj min tuŝas pli. Kaj mi bedaŭrinde denove silentadis. Ĉe sinjorino Keller
tio ne gravas; ŝi iel ŝatas min - eble, ĉar mi neniam ĝenas ŝin dum la instruado.
Se ankaŭ miaj venontaj stilekzercoj estos bonaj, mi certe ricevos ankaŭ denove
la noton "bone" en la atesto. Tamen, se mi ne sukcesas pli vigle
kontribui en ŝiaj lecionoj, mi verŝajne ankaŭ ne sukcesos kontribui pli en la
lecionoj de sinjoro Hausmann. Kaj li ne donas bonajn notojn al silentemaj
lernantoj, ĉar ja la buŝaj notoj gravas plej...
Pensante pri tiu ĉi
problemo, mi iras en la paŭzejon, halon konsistantan el du larĝaj koridoroj,
kie la lernantoj pasigu la paŭzojn precipe - sed ne nur - dum ekstere pluvas.
Tra la vitraj vandoj de la paŭzejo mi vidas la lernejan korton, sur kiu kelkaj
lernantoj amuziĝas per kaptoludoj kaj futbalo. Iam, antaŭ tri aŭ kvin jaroj, mi
ankaŭ pasigis miajn paŭzojn tiel. Mi ŝatis ludi futbalon per tenisa pilko,
kvankam la ŝvito estis iomete malagrabla en la komenco de la venonta leciono.
Sed iam tio ĉesis - eble ĉar nun, en la 11a klaso, ni estas jam preskaŭ plenkreskaj.
Miaj samklasanoj ne pluŝatas tion; ili pasigas la paŭzojn alimaniere.
Mi vidas grupeton da ili
stari kelkajn metrojn for de mi kaj iras al ili por iomete kunaŭskulti. Neniu
min rimarkas, neniu cedas lokon al mi, tiel ke mi povu aliĝi al la grupeto
anstataŭ stari ekster la rondo. Dum kelkaj minutoj mi aŭskultas. Ili parolas
pri motorcikloj kaj pri homoj, kiujn mi ne konas. Kelkfoje ili ridas. Mi iomete
kunridas, kvankam mi ne vere komprenas, pri kio ili parolas. Mi ne vidas eblon enmiksiĝi,
mi sentas min ignorata. Mi decidas forlasi la grupeton kaj vagas sencele tra la
paŭzejo.