Mi malŝatas
paŭzojn, precipe tiujn longajn, 20-minutajn,
Mi pluiras,
pluvagas, rigardante ĉirkaŭen. Ie sidas Martina kaj interparolas kun sia
amikino Veronika. "Kial ne kun mi?", mi demandas min, sciante ke la
respondo al tiu ĉi demando gvidos min al la radikoj de la malfeliĉo, kiun mi
sentas.
Mi
pripensas. Interparoloj komenciĝas, se iu alparolas alian personon. Se iu ne
alparolas aliajn personojn, li tamen povas havi interparolojn. Ekzemple homo,
kiu tute ne alparolas aliajn, devus havi precize la duonon de la interparoloj
ol li havus, se li havus normalan alparolemon. Kaj tio povus sufiĉi por tamen
senti sin bone. Sed ial tio ne ĝustas. Mi devas esplori, kial.